krozŝipo
Esperanto
Pronunciation
- IPA(key): /krozˈʃipo/
- Rhymes: -ipo
- Hyphenation: kroz‧ŝi‧po
Noun
krozŝipo (accusative singular krozŝipon, plural krozŝipoj, accusative plural krozŝipojn)
- alternative form of krozoŝipo.
- 1917, Esperanto Association of North America, American Esperanto Magazine Volumes 21-23, page 4:
- 22. Cedo al la Liganoj kaj Usono de 160 germanaj submarŝipoj (inkluzive ĉiujn submarajn krozŝipojn kaj minmetajn submarŝipojn) kun ilia plena armilaro kaj ekipaĵo en havenojn de la Liganoj kaj Usono. Ĉiujn ceterajn submarŝipojn oni senanigos kaj plene senarmigos kaj metos sub kontrolon de la Ligpotencoj kaj Usono.
- 22. Ceding to the League and the United States of 160 German submarines (including all submarine cruisers and mine-laying submarines) with their full armament and equipment in ports of the League and the United States. All remaining submarines will be decommissioned and completely disarmed and placed under the control of the League Powers and the United States.
- 1934, Upton Sinclair, translated by Karl Froding, Jimmie Higgins, Sennacieca Asocio Tutmonda, page 67:
- Britaj krozŝipoj povis viziti kaj traserĉi ŝipojn, kaj forpreni iliajn ŝipanarojn, sed submarŝipoj ne povis fari tion, tiel ke la brita bruado pri « leĝo » simple estis provo malhelpi la germanojn uzadi sian solan armilon.
- British cruisers could visit and search ships, and take away their crews, but submarines could not do this, so the British clamor for "law" was simply an attempt to prevent the Germans from using their only weapon.
- 2006, Daniel Mrázek, “La 62-a IJK: Salupon el Capajebo”, in Esperanto, number 2006 9, →ISSN:
- Vespere okazis teatraĵo Galaktika Krozŝipo Ludoviko en Epizodo: La Muro de la Mallumo, parodio pri sciencfikcio, dum kiu ni spektis historieton de esperantista ŝipanaro, kiu esploras la Muron de la Mallumo, el kiu fine neniu revenas...
- In the evening, there was a play called Galactic Cruiser Ludwik in Episode: The Wall of Darkness, a parody of science fiction, during which we watched a short story about an Esperantist crew that explores the Wall of Darkness, from which in the end no one returns...
- 2007, Saliko, “Krozi en glacio”, in Monato[1], number 2007/01, →ISSN, page 15:
- Dum 4-hora krozado tage en la periodo decembro-aprilo la veturantoj ekkonas la motorojn, komandejon kaj funkciadon de la krozŝipo, kiu povas trapenetri eĉ 8 metrojn dikan premglacion.
- During the 4 hours of cruising per day in the period from December to April, the passengers get to know the engines, control room and operation of the cruise ship, which can penetrate even 8 meters thick pack ice.
- 2011, Sen Rodin, “Kion ni faru?”, in Beletra Almanako, volume 11, Mondial, →ISBN, page 118:
- Berlusconi estis origine sukcesa kabaredisto: li kantis, prezentis, distris, skeĉis en grandaj krozŝipoj.
- Berlusconi was originally a successful cabaret artist: he sang, performed, entertained, and skitted on large cruise ships.
- 2013, Bardhyl Selimi, “Kaptistoj kaptitaj”, in Monato[2], number 2013/07, →ISSN, page 8:
- La sekvan tagon tamen estis anoncite, ke la itala krozŝipo Costa Voyager trovis kaj savis la du fiŝkaptistojn.
- The next day, however, it was announced that the Italian cruise ship Costa Voyager had found and rescued the two fishermen.